Commons:Oftaj demandoj

From Wikimedia Commons, the free media repository

Jump to: navigation, search

Alemannisch | Català | Dansk | Deutsch | English | Esperanto | Español | Français | Galego | עברית | Magyar | Interlingua | Italiano | 日本語 | 한국어 | Lëtzebuergesch | Nederlands | ‪Norsk (nynorsk)‬ | ‪Norsk (bokmål)‬ | Polski | Português | Română | Русский | Slovenščina | Suomi | ‪中文(简体)‬ | ‪中文(繁體)‬ | +/−

Jen esperantlingva listigo de oftaj demandoj pri la Vikimedia Komunejo (Wikimedia Commons):

Contents

[edit] Pri kia retejo temas?

La Komunejo estas kolekto de dosieroj (bildoj, sonoj, filmoj) kiuj povas esti uzataj en ĉiuj vikimediaj projektoj, kiel ekzemple: Vikipedio, VikivortaroVikilibroj.

[edit] Kion ĝi enhavas kaj kion ne?

La Komunejo enhavas sciigajn (informajn, klegirajn) dosierojn

Kelkaj liberaj informaj verkoj tamen estas ekster la kadro de la Komunejo, ofte ĉar por ili estas destinitaj aliaj projektoj:

  • Enciklopediaj artikoloj (ili apartenas al Vikipedio)
  • Novaĵraportoj (ili apartenus al Vikinovaĵoj, sed ne ekzistas esperantlingva sekcio de ĝi), veterprognozoj ks.
  • Informaj dosieroj kies tuta utila enhavo konsistas nur en plata teksto. Ili povas esti utilaj en aliaj projektoj, ekzemple Vikilibroj, Vikicitaro, Vikivortaro, Vikifontaro. Tiaj materialoj tamen estas akcepteblaj en la Komunejo, se ili formas parton de akceptebla dosiero, aŭ se ili utilas al pluraj projektoj (ekzemple skanita gazeto aŭ kontrakto uzata kiel fidinda citaĵo), aŭ se ili enhavas ion utilan krom la plata teksto mem (ekzemple por konservi la tiparon, kolorojn, aranĝon de la teksto ktp).

Ne estas akcepteblaj ruleblaj programoj aŭ plata teksto, krom malgrandaj fontkodoj kaj similaj teksteroj priskribantaj la metodon por rekreado de la alŝutitaj perkomputile kreitaj dosieroj (ekzemple la priskribo de grafikaĵo kreita per gnuplot povas konigi la uzitajn komandojn), interalie ke oni povu plenumi la kondiĉojn de permesiloj kiel GNU GPL.

Ĉiuj dosieroj en la Komunejo devas esti en libera datumaranĝo. Neliberaj aranĝoj kiel ekzemple dokumentaranĝoj de Microsoft Word kaj Excel, MP3, AAC, WMA, MPEG, kaj similaj neniel akcepteblas. Ĝenerale, dosieroj, kiujn eblas legi nur posedante neliberan programon, ne akcepteblas.

Ĉiuj dosieroj devas aŭ esti publika havaĵo, aŭ esti laŭleĝe uzeblaj laŭ liberaj kondiĉoj (t.e. laŭ iu libera permesilo).

Pluaj detaloj estas en Commons:Project scope.

[edit] Ĉu mi rajtas aldoni materialon al tiu ĉi retejo?

Jes! Fakte ni volas ĝuste ke vi faru tion. Vi simple registras vin, ensalutas kaj poste uzas 'Alŝutu dosieron' je la menuo maldekstre.

[edit] Kiajn dosierojn mi rajtas alŝuti?

Ĉion kio povas esti uzata en vikimedia projekto kaj kio ne estas sub kopirajto aux la rajtigo fair use. Tamen, vi devas liberigi vian dosieron laŭ akceptata libera licenco (vidu Commons:Licensing). Ekzemploj de akceptataj licencoj estas: GNU FDL/GPL, CC-BY/SA/BY-SA kaj publika propraĵo (Public Domain).

[edit] Kiun distingivon (resolution) havu la bildo kiun mi alŝutas?

La plej altan pri kiu vi disponas.

[edit] Kiel mi povas rekte uzi materialojn de la Komunejo en alia vikimedia projekto?

Simple faru ligilon al la dosieronomo kvazaŭ la dosiero estus en la loka projekto (ekz. la esperantlingva Vikipedio). La servilo unue serĉos en la loka projekto por la dosiero. Se ĝi tie ne troveblas, la servilo aŭtomate serĉos en la Komunejo.

[edit] Ĉu mi rajtas uzi la materialon en tiu ĉi retejo ankaŭ ekster la vikimediaj projektoj?

Jes, tio eblas. Tamen, vi devas unue atente rigardi la priskribon de la bildo (klakante je la bildo) por kontroli kiu licenco por ĝi validas. En plej oftaj kazoj sufiĉos kopii la informojn pri la aŭtoro kaj la licenco kaj tion klare montras je la loko kie vi publikigas la dosieron.

[edit] Kio estas administranto, kaj ĉu ankaŭ mi povas fariĝi tia?

Commons:Administrators

[edit] Kie mi povas demandi cetere?

Commons:Diskutejo

[edit] Kiel la Komunejo kunlaboras kun aliaj projektoj?

Commons:Collaboration with ourmedia

[edit] Kiel la softvaro de tiu ĉi projekto estos adaptita?

Commons:Features

[edit] Kion mi sciu pri la liberaj licencoj?

Commons:Licensing

[edit] Kio estas la kriterioj por alŝuti bildojn ĉi tien?

Commons:Criteria for inclusion

[edit] Kion mi faru se paĝo aux dosiero estas selektita por forigo?

Commons:Deletion requests

[edit] Kiun lingvon oni uzu ĉi-tie?

Commons:Language policy