Commons:Oftaj demandoj

From Wikimedia Commons, the free media repository

Jump to: navigation, search

Alemannisch | Català | Dansk | Deutsch | English | Esperanto | Español | Français | Galego | עברית | Interlingua | Italiano | 日本語 | Lëtzebuergesch | Nederlands | ‪Norsk (bokmål)‬ | ‪Norsk (nynorsk)‬ | Polski | Português | Română | Русский | Slovenščina | Suomi | ‪中文(简体)‬ | ‪中文(繁體)‬ +/-

Jen esperantlingva listigo de oftaj demandoj pri la Vikimedia Komunejo (Wikimedia Commons):

Pri kia retejo temas? 
La Komunejo estas kolekto de dosieroj (bildoj, sonoj, videoj) kiuj povas esti uzataj en ĉiuj vikimediaj projektoj, kiel ekzemple: Vikipedio, WiktionaryWikibooks.
Ĉu mi rajtas aldoni materialon al tiu ĉi retejo?
Jes! Fakte ni volas ĝuste ke vi faru tion. Vi simple registras vin, ensalutas kaj poste uzas 'Alŝutu dosieron' je la menuo maldekstre.
Kiajn dosierojn mi rajtas alŝuti? 
Ĉion kio povas esti uzata en vikimedia projekto kaj kio ne estas sub kopirajto aux la rajtigo fair use. Tamen, vi devas liberigi vian dosieron laŭ akceptata libera licenco (vidu Commons:Licensing). Ekzemploj de akceptataj licencoj estas: GNU/FDL, CC-BY/SA/BY-SA kaj publika havaĵo (Public Domain).
Kiun distingivon (resolution) havu la bildo kiun mi alŝutas? 
La plej altan pri kiu vi disponas.
Kiel mi povas rekte uzi materialojn de la Komunejo en alia vikimedia projekto?
Simple faru ligilon al la dosieronomo kvazaŭ la dosiero estus en la loka projekto (ekz. la esperantlingva Vikipedio). La servilo unue serĉos en la loka projekto por la dosiero. Se ĝi tie ne troveblas, la servilo aŭtomate serĉos en la Komunejo.
Ĉu mi rajtas uzi la materialon en tiu ĉi retejo ankaŭ ekster la vikimediaj projektoj? 
Jes, tio eblas. Tamen, vi devas unue atente rigardi la priskribon de la bildo (klakante je la bildo) por kontroli kiu licenco por ĝi validas. En plej oftaj kazoj sufiĉos kopii la informojn pri la aŭtoro kaj la licenco kaj tion klare montras je la loko kie vi publikigas la dosieron.
Kio estas la celo de la Komunejo? 
Commons:Project plan
Kio estas administranto, kaj ĉu ankaŭ mi povas fariĝi tia? 
Commons:Administrators
Kie mi povas demandi cetere? 
Commons:Village pump
Kiel la Komunejo kunlaboras kun aliaj projektoj? 
Commons:Collaboration with ourmedia
Kiel la softvaro de tiu ĉi projekto estos adaptita? 
Commons:Features
Kion mi sciu pri la liberaj licencoj? 
Commons:Licensing
Kio estas la kriterioj por alŝuti bildojn ĉi tien? 
Commons:Criteria for inclusion
Kion mi faru se paĝo aux dosiero estas selektita por forigo? 
Commons:Deletion requests
Kiun lingvon oni uzu ĉi-tie? 
Commons:Language policy
Personal tools