Commons:Picture of the Year/2012/Translations/Village Pump/eo

From Wikimedia Commons, the free media repository
Jump to navigation Jump to search

Unua balotoparto pri la bildo de la jaro malfermita[edit]

Estimataj vikipedianoj!

La vikimedia komunejo ĝojas anonci, ke la konkurso bildo de la jaro 2012 komenciĝis. Interesas nin via opinio, kiuj bildoj elektiĝu bildo de la jaro. Ĉiuj vikipediaj uzantoj, kiuj plenumas la sekvajn kriteriojn, rajtas voĉdoni:

  1. Uzantoj devas havi uzantokonton en iu ajn vikimedia projekto, kaj tiu konto devas esti registrita antaŭ marto, la 1-a de januaro 2013 00:00 (UTC).
  2. Tiu konto antaŭ marto, la 1-a de januaro 2013 00:00 (UTC) devis havis pli ol 75 redaktojn en iu ajn vikimedia projekto. Eblas kontroli la staton de la uzantokonto per la POTY 2012 jena ilo.
  3. Uzantoj povas voĉdoni per uzantokonto, kiu plenumas la suprajn kondiĉojn en la vikimedia komunejo aŭ en alia vikimedia projekto - se ne temas pri komuneja konto, la uzantokonto devas esti ligita al la komuneja per la sistemo de unuigita ensaluto.

Centoj da elstaraj bildoj, kiujn la internacia komunumo de la vikimedia komunejo elektis pasintjare, permesatas kiel konkursaj kandidatoj. La gamo ampleksas profesiecajn fotojn de bestoj kaj plantoj, spirhaltige impresajn pejzaĝajn kaj urbajn panoramojn, restaŭritajn historie gravajn bildojn, bildoj de arkitekturo, mapoj, emblemoj, diagramoj - faritaj per plej modernaj teknikaj iloj - ĝis impresaj portretoj; en ĉiuj tiuj kategorioj estas elstaraj bildoj en la vikimedia komunejo.

Por simpligi al vi la taskon, la bildoj ordiĝis laŭ temoj. Ekzistos du voĉdonopartoj. En la unua parto eblas voĉdoni pri iom ajn multa da bildoj. La gajnintoj de la unua parto en ĉiu kategorio kaj la plej entute plej bonaj bildoj eniros la finalon. En la finala, dua voĉdonoparto restas nur malmultaj bildoj: el ili elektindas tiu bildo, kiu laŭ via opinio estu la konkursa gajnanto.

Eblas vidi la kandidatajn bildojn en la konkursa paĝo "bildo de la jaro 2012" en la vikimedia komunejo.

La vikimedia komunejo celebras siajn elstarajn bildojn per tiu-ĉi konkurso. Viaj voĉoj decidas, kiu bildo iĝos la bildo de la jaro. La unua balotoparto finiĝas la 30-an de januaro 2013.

Dankon,

La konkursa komitato http://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:Picture_of_the_Year/2012