Commons:Unuaj paŝoj

From Wikimedia Commons, the free media repository
Jump to navigation Jump to search


Unuaj paŝoj por povi kontribui en Komunejo:

  1. Kreu konton en Komunejo. Iam tiu konto ne estus la sama kiel via normala Vikipedia konto, sed nun ofte jes (se ne, uzu [1] por kontroli ĉu la aliaj samnomaj kontoj ne vere estas uzataj kaj estas forigeblaj, aŭ ĉu eble vi elektu ankoraŭ tute ne okupitan salutnomon). Nur registritaj uzantoj povas alŝuti bildojn. Vi povas krei konton ĉi tie.
  2. Alŝutu vian dosieron kun informoj pri la licenco, priskribo kaj kategorioj.
  3. Se ekzistas pluraj samtemaj dosieroj, eble kreu galeripaĝon (tio similas vikipedian artikolon) en la Komunejo kun iom da informoj, foteto de via bildo aŭ ligo al la dosiero, kaj kategorioj (tiuj kategorioj devas aperi en la artikolo, ne en la paĝo de la dosiero; krome, galeripaĝo ne estas kategorio, do el la fakto, ke paĝo enestas kategorion, ne sekvas aŭtomate, ke dosieroj ankaŭ ĝin enestas). Vi povas ankaŭ aldoni kelkajn interlingvajn ligilojn al Vikipedio. Vidu Fallopia dumetorumHenry David Thoreau por havi ekzemplon de la minimumaj postuloj por galeripaĝo.

Nun la dosiero estas disponebla por ĉiuj vikioj. Vi povas uzi ĝin kiel ĉiujn aliajn bildojn. Se bildo ne estas trovita en loka vikio, aŭtomate estos priserĉata la Commons.