Komunejo:Vikio Amas ZEOjn 2026
Vikio Amas ZEOjn estas internacia fotokonkurso por promocii la Esperanto-heredaĵon ĉirkaŭ la mondo pere de Vikimediaj projektoj (ĉefe Vikipedio kaj Vikimedia Komunejo). Ĉiuj povas partopreni.
La esperantistaro (Esperanto-parolantoj), malgraŭ tio, ke ili ne havas propran landon, estas granda komunumo kun kulturo kaj identeco propraj. Depost kiam Zamenhof iniciatis Esperanton, esperantistoj disigitaj tra la mondo kreis monumentojn, nomis stratojn kaj placojn aŭ simple iel lasis iom da Esperantujo en tiuj lokoj, kie ili vivis. Pluraj el ĉi tiuj lokoj ankoraŭ ne havas fotojn kun liberaj permesiloj. Vi povas alŝuti viajn fotojn pri ZEO-j per ĉi tiu konkurso, helpi dokumenti la heredaĵon de la esperantistoj kaj montri ĝin al la tuta mondo. Fotoj devas esti alŝutitaj dum julio 2026, sed ili povas esti fotitaj iam ajn antaŭe.
La konkurso estas organizita de Esperanto and Free Knowledge|Esperanto kaj Libera Scio.
Partoprenu
Trovu ZEOn, fotu kaj alŝutu ĝin en Vikimedian Komunejon:
Fotu
Faru kiom eble plej multajn kaj plej bonajn fotojn, provu malsamajn angulojn. Eĉ se la foto ne gajnas premion, ĝi povos helpi Vikipedion!
Priskribu ilin
Skribu kion vi fotis. Registru la nomon de la loko, la ZEO-kodo, priskribo, kaj dato de fotado.
Alŝutu al Komunejo
Alŝutu viajn bildojn al Vikimedia Komunejo inter la 1-a kaj la 30-a de julio. Kreu konton, se vi ankoraŭ ne havas tiun.
Kontaktu nin!
Estas pluraj manieroj kontakti nin:
- Skribu al ni en nia diskutpaĝo.
- Sendu al ni retmesaĝon info
esperanto.wiki - Parolu kun ni per Twitter, Facebook aŭ Telegram
Bildoj de 2018
Inspiriĝu de la bildoj kiuj partoprenis en 2018.
Kial partopreni?
Partoprenu en Vikio Amas ZEOjn kaj helpu Vikipedion dokumenti ZEOjn kaj la Esperanton-heredaĵon ĉirkaŭ la mondo.
Partopreni estas amuza! Kunhavigante viajn bildojn, vi povas esplori pli pri la Esperanto-heredaĵo kaj lerni pri ĝi. Estas bela defio plibonigi artikolojn en Vikipedio per viaj fotartaj kapabloj, kaj vi kompreneble povas gajni kelkajn mojosajn premiojn.

Konkursa regularo
Ni provas konservi la konkurson facila kaj simpla por partopreni. Estas nur kelkaj reguloj por ke viaj fotoj povu partopreni en la konkurso. Ni rapide trarigardu ilin. Ĉiu alŝutaĵo devas esti:
- Mem fotitaj kaj mem alŝutitaj;
- Alŝutitaj dum julio de 2026;
- Dum la alŝuta procezo, vi donas permeson per By-SA permesilo por reuzi la bildon;
- Enhavi listigitan ZEOn*, kiun vi identigis per ZEO-kodo (vidu Kiel partopreni);
Aldone, estas kelkaj praktikaj reguloj:
- Certigu, ke via konto havas konfirmitan retpoŝtan adreson ligitan al ĝi, kiu povas esti uzata por kontakti vin kiel gajninto;
- Se la foto estas forigita pro iu ajn kialo, ĝi estas aŭtomate malkvalifikita de la konkurso;
- Vi respondecas pri observado de la leĝo dum prenado kaj alŝutado de la foto;
- Konsultu la plenajn gvidliniojn ĉi tie.
Dum julio, vi rajtas alŝuti tiom da bildoj (novaj aŭ malnovaj) kiom vi volas pri monumentoj, kiujn vi vizitis. Fine de la monato, la ĵurio analizos la fotojn kaj elektos la 10 plej bonajn bildojn de ZEOj.
*Ne-listigita ZEO povas partopreni aldonante la specialan identigilan kodon por ne-identigitaj ZEOj
Premioj
Ekzistas pluraj kategorioj en kiuj vi povas gajni premiojn bazitajn sur la kvalito aŭ la publika subteno.
Ĉiuj partoprenantoj ricevos atestilon pri kontribuo.
La Ĵurio
Nia ĵurio analizos la bildojn tra du aŭ tri rondoj dum aŭgusto. Fine de ĉi tiu procezo, la ĵurio difinos la 10 plej bonajn. Se aperos iuj duboj pri la apliko de la reguloj, la ĵurio decidos.
Juĝkriterioj
La ĵurio determinos la gajnintojn de la internacia konkurso konsiderante la sekvajn kriteriojn (laŭ neniu speciala ordo):
- Teĥnika kvalito (bildklareco, uzo de lumo, perspektivo, ktp.);
- Origineco;
- Uzebleco de la bildo por Vikipedio.
Bildoj, kiuj atingas la finan rondon, kutime almenaŭ plenumos la teĥnikajn kriteriojn de la procezo por 'Elstara bildo' ĉe Vikimedia Komunejo. Sed bonvolu libere sendi multajn bildojn, kaj lasu la ĵurion zorgi pri tio, ĉu ili estas sufiĉe bonaj.
| Organizita de | — | Subtenata de |
|---|---|---|
| — |


