Template:Soprintendenza/eo

From Wikimedia Commons, the free media repository
Jump to navigation Jump to search
Soprintendenza La uzado de tiu ĉi reprodukto de "kultura heredaĵo" estas eble limigita de italujaj leĝoj, kiuj devigas pagon al la loka Soprintendenza (registara sekcio respondeca por la ĉirkaŭaĵo, historiaj konstruaĵoj, monumentoj kaj aliaj trezoroj) por ajna uzo de reproduktoj de tiuj heredaĵoj (artikolo 107), kiuj ne estas por persona aŭ instrua celo (artikolo 108). La Vikimedia Komunejo ne bezonas sekvi tiun leĝon, ĉar ĝi hejmas en Usono. Civitanoj de Italujo estas avertataj, ke ili solaj estas respondecaj por ajna ebla rompo de lokaj leĝoj. Vidu nian ĝeneralan malgarantion por pli da informoj. Tiuj limigoj estas sendependaj de la kopirajta statuso de la bildigita verko.

La jenaj objektoj estas kulturaj heredaĵoj (artikolo 10): aĵoj posedataj de la ŝtato kun ia arta, historia, arĥeologia aŭ etno-antropologia intereso, kiel ekzemple artaĵoj montrataj en muzeoj aŭ galerioj, arĥeologiaj restaĵoj, historiaj konstruaĵoj, libropruntejoj, arĥivoj kaj kolektoj, lokoj de kultura kaj arta intereso, fotoj, kaj aliaj objektoj deklaritaj kiel kulturaj heredaĵoj de la Ministrejo de Kulturaj Heredaĵoj kaj Aktivadoj, krom se ili estis forigitaj unuopokaze. La nacia katalogo de kulturaj heredaĵoj ne estas publike atingebla.

Reproduktoj de italaj verkoj klasigitaj kiel "kulturaj heredaĵoj" estu montrataj en la italalingva Vikipedio nur kun la taŭga kopirajta ŝablono sub ĝia Esceptodoktrina regularo. Tio ĉi necesigas, ke ili alŝutiĝu loke, estu malalt-distingivaj, kaj havu kialon por sia uzo. La plendistingivaj kopioj en la Komunejo ne uziĝu.

Italy