File talk:Szapiro Zbar.jpg

From Wikimedia Commons, the free media repository
Jump to navigation Jump to search

Jen por komparo estas foto de J. Szapiro de 1931. Mi estas firme konvinkita ke tiu ĉi foto de li (maldekstre) kun A. Zbar ne estas de "iam en la 1930-aj jaroj", sed montas homon signife pli junan ol la foto de 1931, do signife pli fruan ol 1931. Tial, kvankam mi kompreneble ne povas pruvi tion per aŭtoritata dokumenta referenco, mi opinias ke laŭ simpla komparo de la du fotoj eblas pravigite aserti ke tiu ĉi foto devas esti el la antaŭa jardeko, do el la 1920-aj jaroj. Tio estas nur minimuma ŝanĝo de unu cifero, sed mi tamen tiom vaste klarigas mian argumentadon, ke oni komprenu kial mi estas tiom konvinkita pri la detala ŝanĝo de jardeko. ThomasPusch (talk) 10:48, 4 November 2023 (UTC)[reply]

La israela nacia biblioteko asertas ke la foto estis fotita ekzakte en 1930. Tiam J. Szapiro estus 33 kaj A. Zbar apude estus 30-jara. Mi daŭre iom malfidas tiun aserton, ĉar al mi ŝajnas ke ambaŭ viroj aspektas esence pli junaj. Sed mi tamen ne volas kaŝi mian ĵusan trovon. Tamen mi restas ĉe la hipotezo ke la foto estis de iom pli frue ol 1930, el la antaŭa jardeko, do el la 1920-aj jaroj. Ĉiukaze ne multe gravas, temas nur pri malmultaj jaroj, sed tamen la proksimuma aserto "iam en la 1930-aj jaroj" ŝajnas esti malpli probabla ol "iam en la 1920-aj jaroj".ThomasPusch (talk) 13:09, 4 November 2023 (UTC)[reply]