Esperanto subtitles for clip: File:Petra, Hauptstadt der Nabatäer (CC BY-SA 4.0) redub EO.webm
Jump to navigation
Jump to search
1 00:00:00,800 --> 00:00:07,000 Petra, la roka urbo en la jordana dezerto estas Monda Heredaĵo de Unesko ekde 1985. 2 00:00:07,500 --> 00:00:12,000 Ĝi estis skulptita el solida roko kaj estis la ĉefurbo de la nabateanoj. 3 00:00:16,300 --> 00:00:23,000 Ĝi kuŝis meze de la reto de mezorientaj komercaj vojoj kaj estis grandioza metropolo en antikvaj tempoj. 4 00:00:23,700 --> 00:00:30,000 La nabateanoj venis el Jemeno al la Orienta flanko de la rivero Jordan en la 1-a jarmilo a.K. 5 00:00:30,500 --> 00:00:34,000 Iliaj atakoj kontraŭ karavanoj estis timataj. 6 00:00:34,000 --> 00:00:39,000 Poste, ili proponis eskorti komercistojn kaj komencis mem interŝanĝi varojn. 7 00:00:40,500 --> 00:00:44,500 Ili riĉiĝis kaj konstruis luksan urbon. 8 00:00:45,000 --> 00:00:56,000 Ĝi enhavas rokajn templojn, procesian straton, liberstarajn templojn, bizancan bazilikon kaj unikajn maŭzoleojn. 9 00:00:56,000 --> 00:00:59,000 La loko de Petra estis strategie brile elektita. 10 00:01:00,000 --> 00:01:05,500 DOni nur povis eniri tra mallarĝa gorĝo nomata “Siq”. 11 00:01:06,000 --> 00:01:08,000 Tial la urbo estis nekonkerebla. 12 00:01:08,500 --> 00:01:14,500 En la muroj flanke videblas akvokanaloj, parto de inĝenia kanala sistemo. 13 00:01:15,000 --> 00:01:17,500 La “Siq” kondukas rekte al la trezorejo. 14 00:01:18,000 --> 00:01:21,500 Ĝi estas tiel nomata, ĉar oni pensis ke trezoro estu ĉi tie. 15 00:01:22,000 --> 00:01:27,000 Hodiaŭ arkeologoj scias, ke ĝi estas la tombo de reĝa familio. 16 00:01:29,000 --> 00:01:37,000 Ĉi tie oni povas klare vidi grekajn influojn kiel korintajn kolonojn, du duongablojn kaj monopteron. 17 00:01:37,000 --> 00:01:40,000 La reliefaj figuroj bedaŭrinde montras fortan veterdisfalon. 18 00:01:42,000 --> 00:01:46,000 La vastiĝo de la rokurbo komenciĝis ĉirkaŭ en la 2-a jarcento a.K. 19 00:01:46,000 --> 00:01:50,000 Ĝi havis pli ol 20 000 loĝantojn dum sia plej bona tempo. 20 00:01:51,000 --> 00:01:56,500 La romanoj, kiuj igis Petra la ĉefurbon de provinco, konstruis teatron. 21 00:01:57,000 --> 00:02:03,500 Olibano el Arabujo, silko el Ĉinio kaj spicoj el Barato riĉigis la Nabateanojn. 22 00:02:04,000 --> 00:02:10,000 Arkeologoj daŭre esploras la rokan urbon Petra en Jordanio.