Esperanto subtitles for clip: File:What is Mastodon.webm

From Wikimedia Commons, the free media repository
Jump to navigation Jump to search
1
00:00:00,530 --> 00:00:04,410
Kio estas Mastodon?

2
00:00:04,410 --> 00:00:08,530
Mastodon estas malfermitkoda socia reto.

3
00:00:08,530 --> 00:00:13,840
Simile al Twitter aŭ Tumblr, uzantoj povas fari profilojn, afiŝi mesaĝojn, bildojn aŭ videojn,

4
00:00:13,839 --> 00:00:18,099
kaj, kompreneble, sekvi aliajn uzantojn.

5
00:00:18,100 --> 00:00:23,180
Mesaĝoj havas limon de 500 signoj, kaj estas afiŝataj laŭ tempa ordo.

6
00:00:23,180 --> 00:00:27,910
Sed malkiel aliaj servoj, Mastodon estas sencentra, tio signifas,

7
00:00:27,910 --> 00:00:30,750
ke ne estas unu servilo, firmao aŭ homo, kiu regas ĝin.

8
00:00:30,750 --> 00:00:35,150
Dum aliaj sociaj servoj estas posedataj kaj regataj de unu firmao, kiu havas

9
00:00:35,149 --> 00:00:41,559
tutan regon pri ĉio, iu ajn povas krei kaj regi sian propran servilon de Mastodon.

10
00:00:41,559 --> 00:00:43,289
Kiel tio funkcias?

11
00:00:43,289 --> 00:00:48,739
Kiam iu kreas sian propran version de Mastodon, tio estas nomata "nodo".

12
00:00:48,739 --> 00:00:52,979
Ĉar Mastodon estas malfermitkoda, iu ajn povas krei sian propran nodon de Mastodon kun

13
00:00:52,979 --> 00:00:54,829
sia propra regularo.

14
00:00:54,829 --> 00:00:59,499
Pro tio, ĉiuj nodoj estas posedataj, regataj kaj kontrolataj de la komunumo kiuj

15
00:00:59,500 --> 00:01:05,520
kreas ilin, kaj ne de iuj grandaj firmaoj, kiuj kolektas viajn datumojn, por vendi ilin al reklamistoj.

16
00:01:05,519 --> 00:01:10,489
Plej ofte, nodoj de Mastodon estas amasfinancitaj, de amaso, ne de kelkaj.

17
00:01:10,490 --> 00:01:13,360
Sed kiel tiuj nodoj komunikas reciproke?

18
00:01:13,360 --> 00:01:18,140
Dum uzantoj en iu nodo povas, kompreneble, sekvi sin reciproke, ili ankaŭ povas decidi

19
00:01:18,140 --> 00:01:20,520
sekvi uzantojn en aliaj nodoj.

20
00:01:20,520 --> 00:01:26,050
Do, dum ĉiu nodo de Mastodon estas private regata, siaj uzantoj ankoraŭ povas komuniki

21
00:01:26,049 --> 00:01:28,279
kun membroj de aliaj serviloj senprobleme.

22
00:01:28,280 --> 00:01:32,530
Kompreneble, komunumoj, kiuj volas resti privataj ne nepre devas komuniki kun aliaj

23
00:01:32,530 --> 00:01:36,700
serviloj; tio estas libera decido de ĝiaj uzantoj.

24
00:01:36,700 --> 00:01:41,600
Mastodon ankaŭ disponigas efikajn ilojn kontraŭ ĝenado, por helpi regi nodojn kiel uzantoj

25
00:01:41,600 --> 00:01:42,780
deziras.

26
00:01:42,780 --> 00:01:47,110
Fine, Mastodon estas socia reto, kiu favoras la uzantojn.

27
00:01:47,109 --> 00:01:51,999
Malkiel tradiciaj sociaj retoj, Mastodon ne povas bankroti, ne povas esti vendita, kaj

28
00:01:52,000 --> 00:01:55,840
ne povas esti tute blokita de registaroj.

29
00:01:55,840 --> 00:01:59,670
Uzantoj povas libere aliĝi al volata komunumo, kaj komuniki kun iu ajn.

30
00:01:59,670 --> 00:02:00,670


31
00:02:00,670 --> 00:02:04,870
Kun pli ol miliono da registritaj uzantoj el multaj malsamaj lingvoj, Mastodon

32
00:02:04,869 --> 00:02:06,729
kreskas rapide.

33
00:02:06,729 --> 00:02:08,529
Ĉu vi ne certas pri al kiu nodo aliĝi?

34
00:02:08,530 --> 00:02:11,480
Alklaku la ligilon sube por trovi iun, kiu taŭgas por vi.