File talk:StBalmainCoffee(byCarliJeen).jpg

From Wikimedia Commons, the free media repository
Jump to navigation Jump to search

Elparolo[edit]

Nun mi vere scivolas, kiel oni elparolu tablsupro, se ne kiel ta-bl-sup-ro aŭ ta-bl-su-pro – ambaŭ el kiuj havas senvokalan silabon, kio estas (se ne entute erara) nekutima kaj malbonsona. Sed faru laŭplaĉe, ne indas pri tio krei dramon. darkweasel94 20:46, 1 September 2014 (UTC)[reply]

La vorton "tablsupro" oni prononcas "tabl-su-pro", trisilabe. Esperanto havas 5 vokalojn kaj "l" ne estas inter ili — jes "l", same kiel "z" kaj "v", estas voĉa konsonanto kiun eblas longigi, sed tutegale ne vokalo. La fakto ke iaj homoj mislernis esperanton kaj la tutan vivon egale elparolas ekz. "gazeton" kaj "kasedon" k.s., ne nepre signifas ke tiajn erarojn oni transformu al rekomendoj. -- Tuválkin 02:07, 2 September 2014 (UTC)[reply]
Mia korekto iomete malpli proksimumigis la priskribon de la bildo kaj, plie, nuligis tiun malfacile prononceblan kaj antaŭe pridiskutitan grupon da konsonantoj. --Zombio (talk) 01:00, 2 September 2014 (UTC)[reply]
Korekton, ĉu? Enŝovon de finaĵo en la mezon de kunmetita vorto vi nomas korekto, do. Homo, mi malfaros vian “korekton”; se vi refaros ĝin, mi allasos, sed ĉesos verki esperantlingvajn priskribojn por nove alŝutitaj fotoj dum mi memoros tion ĉi, kaj uzos anstataŭe lingvon kies parolantaro estas malpli arogema pri gramatiko kompare al ties fakta scio pri gramatiko. (Ŝajnas ke jen tria motivo ne kontribui al la esperantlingva Vikipedio.) -- Tuválkin 02:07, 2 September 2014 (UTC)[reply]

Mia modifo korektis kaj pliprecizigis (laŭ mia humila vidpunkto, kompreneble) la fotan priskribeton kaj, kiel flankefiko, forigis tiun nun ankoraŭ pridisputatan konsonantaron... kiun, cetere, mi persone konsideras ne ankaŭ vere malĝusta sed nur kakofonia kaj tre malfacila por prononci. --Zombio (talk) 17:00, 2 September 2014 (UTC)[reply]